Le Parlement européen cite l’espéranto
Partager

LE PARLEMENT EUROPÉEN A PUBLIÉ UN RAPPORT SUR LE MULTILINGUISME QUI CITE L’ESPÉRANTO COMME UNE LANGUE LOGIQUE ET VIVANTE

Les efforts des espérantistes européens, qui ont fait des propositions et soutenu ces propositions sur l’espéranto l’année dernière lors de la soi-disant Conférence sur l’avenir de l’Europe, n’ont pas été vains. La commission de la culture et de l’éducation du Parlement européen (CULT) a récemment publié une importante étude intitulée « L’approche du multilinguisme dans la politique de communication de l’Union européenne » (les auteurs sont le Dr Michele Gazzola et 5 collègues). L’étude évalue la politique linguistique de l’Union européenne sur la base d’une analyse juridique approfondie et de l’utilisation des langues officielles dans 1,5 million de pages Web de 13 sites Web institutionnels de l’UE, ainsi que les compétences linguistiques des résidents adultes européens.

Une traduction en français:

http://www.europokune.eu/dok/2022/Europarl_Multlingvismo/EUMultilingualismCommPolicy_FR.pdf

À la page 76, le rapport indique qu' »il n’y a pas de langue commune dans l’UE parlée à un très bon niveau (c’est-à-dire natif ou compétent) par la majorité de la population » et aux pages 84-85 l’importance de l’apprentissage est soulignée pour les langues secondes , et le programme « Accélérateur Multilingue » est cité en exemple, le plus voté parmi les propositions du secteur de l’éducation dans la Plateforme Numérique Multilingue de la Conférence sur l’avenir de l’Europe en 2022. Le programme Accélérateur Multilingue a montré une amélioration significative et rapide les compétences linguistiques d’écoliers de 8 à 9 ans, qui ont acquis ces compétences en apprenant d’abord une quantité limitée et soigneusement sélectionnée d’une langue vivante et logique telle que l’espéranto.

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1080
2022-12-03


LA EŬROPA PARLAMENTO APERIGIS RAPORTON PRI MULTLINGVISMO, KIU CITAS ESPERANTON KIEL LOGIKAN, VIVANTAN LINGVON

La klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj. La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo « La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio » (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj).

La studo taksas la lingvan politikon de Eŭropa Unio surbaze de profunda jura analizo kaj la uzon de la oficialaj lingvoj en 1,5 milionoj da retpaĝoj de 13 EU-instituciaj retejoj, kaj la lingvokapablojn de eŭropaj plenkreskaj loĝantoj. La studo estas elŝutebla ĉe:

http://www.europarl.europa.eu/RegData/etudes/STUD/2022/699648/IPOL_STU(2022)699648_EN.pdf

Ne oficialaj tradukoj en ĉiuj eŭropaj lingvoj estas haveblaj ĉi tie:

http://www.europokune.eu/index.php?article9/multlingvismo-de-europa-unio-en-sia-komunikada-politiko

En la paĝo 76-a la raporto konstatas, ke « Ne ekzistas komuna lingvo en EU parolata je tre bona nivelo (t.e. denaska aŭ scipova) de la plimulto de la loĝantaro » kaj en la paĝoj 84-85 estas emfazata la graveco de la lernado de duaj lingvoj, kaj estas citita kiel ekzemplo la programo « Multilingva Akcelilo », la plej voĉdonita inter la proponoj en la eduka sektoro en la Cifereca Plurlingva Platformo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo en 2022. La programo Plurlingva Akcelilo montris signifan kaj rapidan plibonigon de la lingvokapabloj de 8 ĝis 9-jaraj lernejanoj, kiuj akiris tiujn kapablojn unue lernante zorge elektitan, limigitan kvanton de vivanta, logika lingvo kiel Esperanto.

La Komisiono de UEA por Agado en Eŭropo kaj la Eŭropa Esperanto-Unio dankas ĉiujn eŭropajn esperantistojn, kiuj subtenis niajn prponojn por Esperanto kaj aparte doktoron Michele Gazzola, kiu partprenis la redaktadon de la nun aperigita raporto kaj invitas ĉiujn partopreni la estontan kampanjon por utiligi tiun mencion en nia informa laboro.