KOVIM-19krizo
Partager

Respondo de la Eŭropaj Verduloj al la KOVIM-19 krizo*

 

Malofte antaŭe krizo de tia skalo trafis tiom multaj, en tiom mallonga tempo, tra nia planedo. Ĉi tio estas sen-precedenca defio al niaj socioj, defio kiun la homaro devas alfronti kune. Solidareco kaj ambicia kunlaboro, ne naciismo aŭ egoismo, certigos, ke ni eliros el ĉi tiu krizo pli fortaj kaj pli saĝaj. Ni devas neniun malantaŭe delasi kaj devas alfronti ĉi tion kune kun malfermitaj koroj.

 

Ni, la Eŭropaj Verduloj, staras unuiĝintaj por partopreni la respondon al la pandemio. Kune,

 

  • Ni esprimas nian plej sinceran simpation al ĉiuj, kiuj estis infektitaj de la viruso kaj luktas por sia vivo same kiel al iliaj familioj kaj amikoj; ni dividas la aflikton de tiuj, kiuj perdis amatojn pro la malsano.

 

  • Ni asertas nian solidarecon kun, kaj profunda dankemo por, tiuj kiuj riskas sian vivon zorgantaj por tiuj frapitaj de la viruso. La kontribuo kiun ili faris al niaj socioj estas ne taksebla; tio ne devas esti kaj ne estos forgesita. Same, ni ne povas danki sufiĉe ĉiujn laboristojn, kiuj certigas, ke konserviĝas esencaj servoj, riskante sian propran sanon ĉiutage.

 

  • Ni salutas la iniciatojn kaj kreivajn solvojn de ordinaraj homoj kaj organizita civila socio tra la EU, kiuj helpas niajn sociojn fronti nian novan ĉiutagan realon. Ni ankaŭ alte taksas la rolon de lokaj registaroj kaj administracioj kiuj sur la unua linio klopodas por prizorgi la krizon sur-grunde.

 

  • Ni salutas la signojn de solidareco, kiujn ni estas atestintaj, inter landoj kaj regionoj. Samtempe ni forte bedaŭras la mankon de solidareco de EU-Membro-Ŝtatoj montritan dum ĉi tiu krizo, precipe al Italujo, kies alvoko por medicinaj provizoj restis ne respondita, kaj al Hispanio, ankaŭ tre trafita de la nuna situacio. Ni petas de ĉiuj membro-landoj kaj ankaŭ de la EU-institucioj ke ili kunordiĝu kune kun ĉiuj Eŭropaj ŝtatoj de nia regiono, por garantii la plej strategian produktadon kaj efikan uzon de medicinaj provizoj, la interŝanĝon de informoj kaj kompetenteco, ekonomian subtenon same kiel daŭrigon de libera cirkulado de varoj por eviti eblajn mankojn de bazaj varoj.

 

  • La privata sektoro montris brilajn ekzemplojn de respondeco kaj kreivo por respondi la krizon. Sed ankaŭ ĉi tie ni spertas provojn profiti la situacion, misuzante la leĝitimajn angorojn de la loĝantaro. Precipe ni forte kontraŭas ĉiujn provojn amase kolektadi personajn datumojn, ĉu de privataj aŭ publikaj institucioj.

 

  • Ni rekonas, ke la EU-registaroj nun agadas bonfide por identigi la plej bonan manieron venki la sanan krizon kaj ĝiajn sociajn kaj ekonomiajn konsekvencojn. Kie ajn Verduloj estas en registaro aŭ opozicio, ni ŝparas neniun penon por kontribui al la komunaj celoj.

 

  • Tamen ni tre maltrankviliĝas pri la unuflankaj agoj de iuj EU-registaroj, precipe pri la krizaj agadoj. Ĉiu limigo al fundamentaj kaj homaj rajtoj devas esti kiel eble plej limigita rilate ĝian daŭron, kaj ĉiuokaze efika sed ne misproporcia. Ni tre zorgas pri iuj provoj de registaroj profiti politike de la pandemio. La krizo ne devas esti misuzata kiel preteksto por detrui demokratiajn kontrolojn kaj ekvilibrojn, nek sociajn kaj laborajn rajtojn. Registaroj devas resti respondecaj, kaj eksterordinaraj povoj devas esti efektivigitaj nur kun bonfido.

 

  • Ni bonvenigas la devontigojn jam faritajn de la Komisiono kaj la ECB sur la nivelo de EU por fari « ĉion, kio necesas » por mildigi la ekonomiajn kaj sociajn konsekvencojn de ĉi tiu krizo, precipe pri la ĉesigo de la Interkonsento pri Stabileco kaj Kresko same kiel pri la daŭrigo de la Kvanta Faciligo de la Eŭropa Centrala Banko, sed ni kredas, ke necesas iri plie antaŭen. Interalie ni postulas financan helpon al tiuj Membro-Ŝtatoj plej severe trafitaj, pere de subvencioj kaj malalt-interezaj pruntoj sen ia ajn pririska kondiĉo. Registaroj kaj EU-institucioj devas kunlabori por urĝe starigi Eŭro-obligaciojn (Eurobonds) por helpi la bezonatan financadon de politikoj pri sano kaj resaniĝo.

 

  • Ni ankaŭ instigas la membro-ŝtatojn kaj la EU kunordiĝi por antaŭvidi fortajn agadojn por kompensi amasajn perdojn de laborpostenoj kaj stabiligi la enspezojn de la laboristoj tuŝitaj kaj precipe la plej vundeblaj. Por la tuja tempo post la krizo ni bezonos investan pakon, kiu devas koncentriĝi sur la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, memstaraj laboristoj kaj kontribui por direkti nian ekonomion al socia-ekologia transiro.

 

Ni agnoskas la tutmondan dimension de ĉi tiu krizo kaj la solidarecon al Eŭropaj landoj  jam ofertitan de multaj ne-Eŭropaj ŝtatoj. Same, EU-solidareco ne devas halti ĉe EU-landlimoj, EU devas liveri la necesajn humanajn helpojn kaj la plej bonajn medicinajn rimedojn, aparte al landoj en la Tutmonda Sudo. EU devas certigi maksimuman kunlaboron kun la WHO kaj aliaj internaciaj instancoj por disvolvi efikan medicinan respondon (esplora kunlaboro por vakcinoj, ktp) kaj dividi tiun esploradon.

 

 

Por trakti la krizon, ni kredas, ke nia komuna kompaso estu gvidata de la jenaj elementoj:

 

  1. Ni devas kolektive certigi, ke neniu restu malantaŭe, precipe tiuj, kiuj estas plej vundeblaj, en aŭ sur-rande de niaj socioj. En neniu maniero nia kriza administrado devas profundigi maljustecon kaj ekskludon. Ni opinias precipe, ke administrado de ĉi tiu krizo ne devas malhelpi EU kaj ĝiaj Membro-Ŝtatoj, kune kun aliaj Eŭropaj landoj, agi urĝe kaj respondece por malpezigi la malboniĝantan situacion en tendaroj por rifuĝintoj sur la grekaj insuloj. La rifuĝejaj tendaroj sur ĉi tiuj insuloj devas esti evakuitaj por certigi sekuran aliron al la sanservoj, kvarantenon kaj aliaj taŭgaj mezuroj kontraŭ la kron-viruso.

 

  1. Efika kaj daŭra respondo al la krizo postulas kolektivan agadon. Protekti vivojn signifas forlasi mallarĝajn naciajn aŭ ekonomiajn interesojn. Tiu-sence, dum ni salutas la kunordigajn klopodojn de la EU-institucioj ĝis nun, ili nun devas transpreni gvidan rolon.

 

  1. Trovi respondojn al la krizo postulas, ke ni agu kaj pripensu ekster rutinaj vojoj, precipe koncerne makro-ekonomian politikon. Organizaĵoj, leĝoj, reguloj kaj proceduroj devas esti faritaj por servi la vivon, ne male.

 

  1. Publikaj, senpagaj kaj bone financataj san-sistemoj estas kaj devas resti kiel dorso de niaj bonfaraj ŝtatoj kaj EU devas strebi por pli da kunlaboro inter ili kaj por mekanismoj por subteni ilin plu. Ni volas transformi tiun krizon en deirpunkto por pli da Eŭropa integriĝo, celante pli fortan, pli verdan kaj pli socian Eŭropon.

 

 

Ni ne faru eraron pri tio: la maniero regi ĉi tiun krizon kaj nia kapablo kunordigi kaj reciproke subteni unu la alian, povas aŭ definitive damaĝi ambaŭ la Eŭropan projekton kaj niajn demokratiojn, tiajn kiajn ni konas ilin; aŭ, male, ĝi povas plifortigi ambaŭ.

 

Ni estas konvinkitaj, ke post kiam ĉi tiu krizo estos venkita, ne eblos reveni al « komerco kiel kutime », nek la krizo povos esti uzata kiel alibio por rigorecaj ekonomiaj politikoj, kiel okazis post la tutmonda financa krizo. Same kiel la klimata ŝanĝo, kiu restos urĝa kaj pri-ekzista defio, la pandemio profunde pridubigas la manieron laŭ kiu niaj socioj estas organizitaj, la manieron laŭ kiu ni vivas sur ĉi tiu planedo kaj multajn konvenciajn politikojn. Pli ol iam ajn, ni kolektive bezonas novan kompason; en tiu perspektivo, la KOVIM-19-krizo plifortigas la absolutan bezonon de transformaj iniciatoj kiel aŭdaca Eŭropa Verda Interkonsento kaj amasa re-investado en bonkvalitaj publikaj servoj, ĉefe en la sano-sektoro. Nur tiam ĉi tiu krizo kondukos al socioj pli justaj, pli daŭripovaj kaj pli demokratiaj.

 

 

* KOVIM: Koronavirusa Malsano

 

Tradukado far Michael L