ĈIAM PER PERSISTO ALVENAS SUKCESO
Partager

ĈIAM PER PERSISTO ALVENAS SUKCESO

La lukto por protektado de la la naturmedio estas longa batalo, kiu devas esti nia. Ni ĉiuj volas lasi niajn infanojn loĝi en planedo, kie ĉiuj povas koni akcepteblajn vivkondiĉojn? Ni devas tiam nin mobilizi kiam aperas ia ajn atako kontraŭ nia ĉirkaŭo aŭ kontraŭ la naturmedio.

Ĝi estas ŝuldiĝo pri vojo, kiu ofte estas plena de obstakloj, sed ni devas persisti, eĉ se la konflikto longe daŭras. La malvigliĝo ne devus esti niaflanke, sed tiu de polluantoj kaj de la registaro. La ekzemplo, kiun mi proponas legi sube montros al vi, ke ĉiam per persisto alvenas sukceso.

Notre-Dame-des-Landes estas urbeto okcidente de Francio, situanta en la marborda regiono de Loire-Atlantique, proksime de Nantes. La projekto konstrui flughavenon sude de la urbo estis lanĉita en 1960. Neaktiva pro la petrolo-krizo de la 1970-aj jaroj, ĝi reviviĝis en 2000. Fine de 2007, la projekto konfirmiĝis, malgraŭ la anonco de la haltigo de iu ajn kreado de flughaveno farita dum la renkontiĝo titolita « Grenelle de la naturmedio » (Grenelle estas fama franca administraciejo) en Parizo tiun saman jaron. La dekreto formaliganta ĝin estas publikigita la 10-an de februaro 2008.

La projekto havas defendantojn, kiuj diras, ke ĝi estas rimedo por ekonomia evoluo. Sed ankaŭ ekzistas multaj kontraŭuloj kaj forta mobilizo, kiu kreskis dum la lastaj jaroj.

Nantes kaj ĝia regiono jam havas flughavenon, plejparte subutiligitan. Ĉiuokaze ĝi havas sufiĉe da spaco por esti plibonigita kun pli malaltaj kostoj. La projekto estas malŝpara, forigus terkulturajn laborpostenojn, kaj detruus la lokan naturan medion. Ĝi tuŝas unu el la lastaj heĝaj kamparaj areoj en malseka terareo en Francio. Pro tio, la kontraŭantoj de la projekto inkluzivis flanke de la kamparanoj kiuj estis kultivantaj la teron ekde multaj generacioj, junuloj pli freŝdate konvertiĝintaj al la kampara vivo, nome de daŭripova terkultivado. La du grupoj fariĝis laŭ la jaroj pli kaj pli unuaj kaj deciditaj pace sed firme rezisti la evakuon de la terpecoj sur kiuj ili laboras.

Unu el la aktoroj de ĉi tiu mobilizo, Eŭropa Ekologio La Verduloj (EELV), kiu substrekas ĉi tiun ekzemplan sukceson, estas franca ekologio partio. Ĝi estis tre aktiva ĉefa kontraŭulo al la projekto kun aliaj asocioj ekde la komenco.

La 17-an de januaro 2018, la registaro diris ke la projekto konstrui novan flughavenon estas definitive forlasita. Necesis 50 jaroj por faligi ĝin.

« Ekologiistoj deziras, ke ĉi tiu saĝa kaj kuraĝa decido fariĝu finofara precedento: ke ekonomia evoluo ne plu estu kondukita kontraŭ la naturmedio aŭ la vivado, aŭ kontraŭ la konsento de la loĝantaroj, kiel tro ofte okazas. « , bedaŭras Julien Bayou /Ĵuljen’Baju’/ kiu estas, naciaj parolantoj de Eŭropa Ekologio – La Verduloj kun Sandra Regol.

Kun la malpermeso de elektra fiŝkaptado decidita de Eŭropa Unio la forlaso de la konstruado de ĉi tiu netaŭga nova flughaveno montras, ke la luktoj alportas esperon. La persistemo pagas ĉiam, ne mallevu la brakojn.

Gallardo Marc

Marsejlo Francio